Du er her: Forside Aĵoj Materialejo Dosierujo La dana nacia kanto "Der er et yndigt land"
Handlinger tilknyttet webside

La dana nacia kanto "Der er et yndigt land"

Esperantigis J. Wulff en 1909. Tiam ĝi ne estis la dana nacia kanto.

La dana nacia kanto "Der er et yndigt land"

A.G. Oehlenschläger - Bildo estas sub la GFDL

Originale en la dana, verkita de Adam G. Oehlenschläger.

Jen kuŝas ĉarma land',
Kun larĝaj verdaj fagoj,
:Ĉe la Baltika mar':
Sur kampoj ondas ora gren',
Danlando ĝi nomiĝas,
:Ĝi estas Freja hal'!:

Pratempe tie-ĉi
Kirasvestitaj viroj
:Ripozis de l'milit',:
Kaj ree iris al batal';
Iliaj ostoj kuŝas
:Nun sub la baŭtaŝton'*!:

Eterne bela land,
Kun bluaj marozonoj,
:Kaj verda fagarbar'!:
Ĉarmega estas la virin',
Kuraĝa ĉiu viro
:De l'dana insular'!:

La klara dana vort'
la kredo je la bono,
:jen estas nia fort':
Maljuna Danmark! Restos vi,
dum kiam speguliĝas
:en maro fagfoli'.:

Ripetu la linioj kiuj komencas (kaj finas kun) ":"

(*)Danaĵo por "menhiro".

L. Wulff nur tradukis la unuaj tri strofoj.

Ligoj