Du er her: Forside Aĵoj Materialejo Protokoloj Protokolo de la Gxenerala Kunveno de Dana Esperanto-Asocio 2006
Handlinger tilknyttet webside

Protokolo de la Gxenerala Kunveno de Dana Esperanto-Asocio 2006

(Aperos ankaux en la venonta numero de Esperanto en
Danio)

===============================================
Protokolo de la
Gxenerala Kunveno de Dana Esperanto-Asocio 2006
===============================================

1. Kiel kunvena gvidanto estis elektita Lars Kromann
Jensen.

2. Kiel protokolanto estis elektita Jens S. Larsen.

3. Jara raporto.
La prezidanto vocxlegis la tutlandan parton de la
raporto.
E. Henning Olsen riprocxis la decidon de la
EeD-redaktoro miksi la gazet-eltondajxojn raportitajn
de Grethe Nielsen kun tiuj trovitaj per Infomedia.
S¸ren Willemoes petis ke oni surretigu version de EeD
legeblan de blinduloj (ekzemple en la formato Word).
Kim Henriksen demandis pri la kunlaboro inter la
estraranoj. Oni informis ke la estraro renkontigxas
cx. unufoje monate; Ejnar Hjorth, la sola estrarano de
ekster Kopenhago, telefone diskutas kun la prezidanto
antaux cxiu kunsido. Estrarano Jytte Sunek¿r esprimis
la opinion ke la nuna estraro ne funkcias tiel
demokrate kiel povus esti. Estrara anstatauxanto Ana
R¸ssum replikis, ke cxiam la plimulto konsentas.
Kim Henriksen demandis ankaux pri la gimnazia
kampanjo de DEJO. La kasisto respondis ke gxi estis
pagita de la Noll-fonduso, kaj pri la rezulto la
prezidanto de DEJO Rasmus H¸yrup Jensen raportis ke
DEJO gajnis nemulte da membroj, sed multe da spertoj,
kaj konigis Esperanton al multaj.
La jarraporto estis unuanime akceptita.

4. Jara kalkulajxo de 2005.
La kasisto prezentis la ekonomion, kiu dum 2005 estis
bonega pro donacoj (unuavice la 50 000-krona de honora
membro Ingrid Signore). Jonas Dalmose demandis kiajn
vojagxajn subvencias la fonduso de Noll. La estraro
respondis ke temas unuavice pri edukaj vojagxoj,
ekzemple al la pedagogia trejnseminario fine de
januaro/komence de februaro.
La jara kalkulajxo estis unuanime akceptita.

5. Laborplano de DEA 2006-2007.
La prezidanto prezentis la planojn de DEA pri la
landa informado, instruado kaj aplikado de Esperanto.
Oni plu videbligos Esperanton per partopreno en foiroj
kien iras amaso da homoj en eduka humoro, tamen
BogForum estas tiel multekosta ke kredeble DEA havos
budon tie por la lasta fojo en 2006. Multe mankas al
ni dana-Esperanta vortaro, kaj 10-persona laborgrupo
nun komencis la verkadon, cxar evidente estas tro
granda laboro por unu persono. Nova alloga instruilo
estas la DVD Gerda malaperis. Fine la prezidanto
akcentis ke la apogo de cxiu unuopa membreco estas
treege grava por ni - ni dependas de la sukcesoj de
cxiuj.
Kim Henriksen sugestis publikigadi la tekston de la
laborplano kune kun tiu de la jarraporto. La
laborplano estis akceptita.


6. Envenintaj proponoj de KEK.

a) Kim Henriksen prezentis proponon malaltigi al 90
kronoj la sumon kiun cxiu loka klubo pagas por cxiu
sia membro al la komuna kaso de DEA. Laux li, la
kluboj bezonas la monon por la loke realigotaj ideoj,
kaj pasintjare la kotizo de individuaj membroj estis
malaltigita.
Kontraux la propono, E. Henning Olsen argumentis ke
la lokaj kluboj povas simple plialtigi la - nuntempe
tre malaltan - kotizon per la sama sumo, kiel oni
faris en N¿stved. Krome li opiniis ke iuj lokaj
iniciatoj, ekzemple reprezentigxo en la kopenhaga
pentekosta karnavalo, estas tiel ampleksaj ke indus ke
la DEA-estraro traktu ilin. Jonas Dalmose deklaris ke
li volonte subtenus DEAn per 200 kronoj jare nur por
ricevi EeD, kaj opiniis ke monpetado por unuopaj
konkretaj projektoj kondukos al pli da travidebleco.
Kirsten-Tove Thur¸ informis ke ekzistas asocioj kies
kotizo estas libervola, sed kiuj tamen multe enspezas.
Karen Olsen kaj Kim Henriksen sugestis ke DEA faradu
bugxeton.
La prezidanto konstatis ke tio estas du kontrauxaj
sugestoj: oni ne povas bugxeti, se oni ne scias kiom
la membraro minimume kotizos. SXi cxiujare sendas
personan leteron al la individuaj membroj de DEA por
memorigi ke denove estas tempo pagi jaran kotizon. La
agado en la cxefurbo jam fartas relative bone, nun
estas tempo plivastigi gxin, ekzemple per cxeesto en
foiroj ekster Kopenhago, kie en kelkaj kluboj tute
mankas junuloj. Fine, sxi esprimis aprobon al la
kotiz-plialtigo en N¿stved.
La propono de KEK estis malakceptita per 16 vocxoj
kontraux, 3 por kaj 3 sindetenoj.

b) Kim Henriksen prezentis proponon membrigi la
lokajn membrojn de DEJO en KEK, argumentante ke
kvankam la gejunujoj estas bonvenaj en la kluboj, ili
tamen ne multe venas tie. Li opiniis ke la propono
povos konduki al pli da dinamiko kaj intergeneracia
dialogo.
DEJO-prezidanto Rasmus H¸yrup Jensen opiniis ke temas
pri praktika, ne formala problemo, solvebla per
dialogo inter KEK kaj DEJO. Ileana Schr¸der atentigis
ke la DEJO-kotizo jam estas tre malalta; la 65 kronoj
ecx ne kovras la kostojn de EeD. Dum Kim Henriksen
opiniis ke ni ‘perdos la junulojn’ se ili ne
integrigxos en la kluboj, Ileana Schr¸der male opiniis
ke tio okazos se ili ne havos propran forumon en DEJO.
Laux Jonas Dalmose, ni devas havi revojn kaj komuniki
ilin unu al la alia - tiam venos la mono kaj la
solvoj.
La propono estis malakceptita per 15 vocxoj kontraux,
4 por kaj 3 sindetenoj.


7. Elekto de prezidanto: Ileana Schr¸der estis aklame
reelektita.

8. Elekto de 2 estraranoj: Ejnar Hjorth kaj Bent
Jensenius estis reelektitaj.

9. Elekto de 2 anstatauxantoj: Ana R¸ssum kaj
Stanisùaw Mielczarek estis reelektitaj.

10. Elekto de 2 revizoroj: La prezidanto proponis Lars
Kromann Jensen kaj Tara Gregers, kaj ili estis
elektitaj.

11. GXenerala kunveno 2007: La prezidanto informis ke
gxi okazos 21-22an de aprilo venontjare, en
“Brogården” en Strib cxe la ponto sur Lilleb¿lt.

12. Eventualajxoj.
Karen Olsen atentigis ke post la 1-a de septembro KEK
kaj DEFA-Kopenhago ne plu havos sian nunan kunvenejon,
kaj evoluigxis el tio diskuto pri la Fonduso por
Esperanto-Domo. La prezidanto informis ke la Fondusa
estraro kunsidos meze de junio por diskuti la eblecon
lupreni kunven­cxambron; la kapitalo mem estis
netusxebligita por sekurigi ke gxi restos uzebla por
acxeti lokon. La prezidanto ankaux petis pluajn
kontribuojn tiel ke ni konservos la rajton depreni la
sumon el la imposto; oni ankaux povas iri al la
retloko engodsag.dk, kie nombro da vendistoj promesas
plupagi parton de la acxetsumo al bonfara organizo
laux elekto de la acxetanto.



Amike,

Jens S. Larsen

fonto