Du er her: Forside Aĵoj La Roskilde Festivalo (RF) Informationer om RF Gravaj informoj pri RF en esperanto
Handlinger tilknyttet webside

Gravaj informoj pri RF08 en esperanto

Tie ĉi troveblas gravaj informoj elldanigitaj. Necesas ke vi zorgeme legas kaj bone komprenas ĉion, do se vi ion ne komprenas, bv. skribi al denizo ... opia.dk.

Versio 2, korektita de denizo 06/24/08

Ĝenerale:

Ĝenerale la tasko de deĵoranto estas doni al la gastoj la plej bonan Roskilde Festivalon.

Ni havos Informkunvenon sabaton la 28-an de Junio en Kopenhago ĉe Upsalagade 10, stratnivele, maldekstraflanke (alklaku por vidi mapon).

Vi devas uzi la sonorilon kun la nomo "Hazard" por eniri aŭ alimaniere kontaktu nin kiam vi venos.

Kvazaŭ-salajraĵoj:

Oni kompreneble senkoste ricevas brakringon kiu permesas al oni ĉeesti la festivalon. Tamen elirpunkte oni nur rajtas eniri la kutiman festivalan tendumejon kaj la muzikejon, do oni rajtas la samon kiel la pagintoj. Kunlaborantoj, kiuj ricevos deĵorojn en la kunlaborantejo, ankaŭ ricevos brakringon por la fermita ejo.

Krom ekhavi brakringon oni dum la deĵoro eble ekhavos kafon kaj teon.

<!-- @page { size: 21cm 29.7cm; margin: 2cm } P { margin-bottom: 0.21cm } H2 { margin-bottom: 0.21cm } -->

Mapo de la kampejego

Mapo de 2008 estas troveblas tie cxi kaj jen pli detalan).

Brakringo (12)

Gardu vian brakringon, ĝi estas via enirbileto al la festivalejo.

Kion mi faros, se mi perdos mian brakringon?

Interŝanĝi rompitajn brakringojn aŭ preskaŭ rompitajn brakringojn kaj rompitajn ŝlosaĵojn oni povas ĉe la ĉefenirejo ("check-in", surmape) ĉe Maglegårdsvej. Memoru kunporti personan atestilon kun bildo (ekz. pasporton).

Se tute mankas al vi la brakringo, vi kontaktu Denizon, Rasmus, aŭ Simonon.

Tasoj - liverado (36)

Oni povas redoni garantihavajn ujojn al la garantibudoj kontraŭ mono. De la garantibudoj la ujoj transdoniĝas al la botelpatrolo.

La RF-programo (37)

La organizaĵo partoprenanta la RFn respondecas pri disdonado de la RF-programo al siaj laborantoj. Nur unu programo haveblas po persono. Nova programo povas esti aĉetota en la komercaĵbudoj kontraŭ 20 kronoj (egalas 2,8 €).

Asekuro (17)

Ĉiuj membroj estas sekurigitaj de laŭleĝdeviga labora asekuro, atestita de la RF-organizo.

Poŝtelefono (22)

En la vestgardejoj (angle: wardrobe) ĉe la agoroj eblas reŝargi poŝtelefonojn, kameraojn, kaj aliajn elektronikilojn nur, se oni kunportas la ŝargilojn. Ŝargado kostas 10 DKK (1,33 EUR).

Perditaj kaj trovitaj aĵoj povas esti onitaj al la informejoj en Servicecenter East, Servicecenter West kaj sur la festivala placo. <!-- @page { size: 21cm 29.7cm; margin: 2cm } P { margin-bottom: 0.21cm } -->

Trovaĵoj senposedantoj transdoniĝos al la polico la 9-an de julio je 12.00.

Servoturoj (24)

Ekzistas preskaux 14 servoturoj - unu ĉe ĉiu agoro. La turoj estas homekipataj per gardistoj kiuj servas la servulojn (servtaskulojn) kaj gardistojn de la proksima kampejo. Krome ili priatentas fajrojn kaj ŝtelokazojn (ŝtelulojn).

Ĉiu turo havas grandan literon je la supro, kiun sekvas la litero de la samloka agoro. Ekz. la servotruro B kuŝas ĉe agoro B.

Tiel la servoturoj povas esti vojgvidiloj (biromarkoj) por la proksimaj festivaluloj.

Averto pri ŝtelistoj (26)

RF estas vizitata de multaj ŝtelistoj en la kampadejo. Tial vi gardu zorgeme ĉiujn viajn posedaĵojn. Uzu la senkostaj vestgardejojn en la agoroj. Ŝlosu vian tendon per ŝlosilo por ke viaj najbaroj facile povu helpi vin gardi la tendon. Ĉiujn krimajn okazaĵojn vi raportu al la polico. La plej proksima policejo estas ĉe Slagteriskolen (la buĉistlernejo), Maglegårdsvej 8, lokita norde de la scenejaro.

Interretejoj ĉe la Roskilde Festivalo

Denove ĉi tiun jaron, vi povas aliri la interreton ĉe la interretejoj.

Interretejoj troveblas ĉe la Okcidenta kaj Orienta Servocentro (la orienta kuŝas 10 minutojn for de nia kampejo), kie vi povas aliri la interreton – senpage. <!-- @page { size: 21cm 29.7cm; margin: 2cm } P { margin-bottom: 0.21cm } -->

La interretejo estas malfermita de dimanĉo la 29-an de junio ĝis dimanĉo la 6-an de julio, inter 08.00 - 02.00 kaj lundon, la 7-an de Julio inter 08.00 kaj 12.00. Interretejoj ankaŭ troveblas ĉe la Pavilonejo – ĝi sekvas la limigitan horaron de ĉi tiu loko dum la festivala sinpreparado: de Dimanĉo, la 29-an de julio, ĝis merkredo, 2-an de Julio, inter 12.00 kaj 22.00.

Veŝtoj (28)

Pluraj de la festivalaj laboruloj rekoneblas per la koloro de siaj laborveŝtoj. La sekvaj veŝtkoloroj validas por 2007:

  • blanka: socialaj deĵoruloj
  • sablokolora: sekureculoj
  • oranĝa: park-deĵoruloj, serv-deĵoruloj kaj scenej-deĵoruloj
  • flava: estroj de homamasa sekureco ĉe la scenejoj
  • verda: kuracistoj kaj flegistoj
  • blua: sanitaristoj (Medical Assistants)
  • helblua: eksteraj komerckontroluloj
  • turkisa: hom-al-homaj kolektantoj de garantimono

hom-al-homo estas projekto por kolekti 700.000 DKK por helpprojektoj en la tria mondo.

Orelŝtopiloj (28)

Ĉe la festivalo oni vendas orelŝtopilojn kun ŝnuro de la apoteko, ĉiuj trinkaĵbudoj kaj komercaĵbudoj. Orelŝtopiloj rekomendiĝas por ĉiuj, kiuj restas dum longa tempo en tre laŭta medio.

Vi povas acxeti bonkvalitajn orelsxtopilojn cxe nia tendaro, demandu Rasmus.

Enbuda laboro (34)

La subaj informoj gravas ĉar vi laboras en budo.

Taskrespondeculoj en budoj

En ĉiuj budoj estas taskrespondeculo, kiu devas prizorgi jenon:

  • ke ĉiuj laborantoj sekvu ĉiujn regulojn.
  • ke porlaborantaj necesejoj estu purigitaj kaj enhavu kaj necesejpaperon, sapon kaj mantukojn.
  • ke ĉiuj laborantoj konu la regulojn pri kaj higieno, fuĝvojoj, fajrosekureco, k.a.

Al kies ordonoj mi devas obei? (35)

Kiel laboranto vi devas obei kaj sekvi (malpermes)ordonojn de:

  • la taskrespondeculo en la budo
  • la vendoficejo de RF
  • ĉiuj oficialaj danaj oficistaroj, ekz. la manĝaĵkontrolistoj, la polico, k.a.

Kiam vi ekdeĵoras, vi devas esti kaj resti malebria. Evitu festi en aŭ ĉe la budo, ĉar ĝi estas deĵorejo.

Ŝtelokazo (28)

Se vi laboras pri transdonado aŭ ricevado de mono, vi portas respondecegon kaj ni atendas, ke vi ne trompas aŭ perfidas. Ni severege pritraktas ŝtelokazojn de kaj varoj kaj de mono. Ni raportos al la polico pri ĉiuj ŝtelokazoj.

Moneroficejo por budoj (37)

La moneroficejo troveblas en la fermita ejo malantaŭ la Beredskabskontoret (homhelpara oficejo) ĉe pordego 3. Ĝi nur enireblas por homoj kun specialaj brakringoj por tiu fermita ejo.

Malfermaj horoj

Ĵaŭdon, la 3-an de Julio inter 17 - 00.00
Vendredon, la 4-an de Julio inter 10 - 04.00
Sabaton, la 5-an de Julio inter 10 - 04.00
Dimanĉon, la 6-an de Julio inter 10 - 00.00
Lundon, la 7-an de Julio inter 00 - 5.00

Lundon, la 7-an de Julio inter 9.00 - 12.00 (purigado de la budo kaj la loko cxe la budo)

Tagnokta deponejo troveblas ĉe la moneroficejo. La telefonnumero por la oficejo eble estas 4635 2536.

Notoj

deĵoranto Ulo kiu devas labori kaj ricevas la bileto al RF senpage.
festivalejo la festivalejo inkluzivas la kampejon kaj la scenejaron
kampadejo kie homoj tende loĝas
RF Roskilde Festivalo
scenejaro kie estas pluraj scenejoj kun muziko

(eldanigita de la porlaboranta broŝuro en la dana far Denizo)