Du er her: Forside Aĵoj Tradukejo Ludo: Homlupo
Handlinger tilknyttet webside

Ludo: Homlupo

Eble ni traduku tion ĉi teksto en la dana?

La rakonto

En fora kaj sovaĝa kamparo, iu vilaĝeto fariĝis antaŭ nelonge la predo de bando de homlupoj. Ĉiunokte, okazas murdo fare de kelkaj vilaĝanoj, kiuj fariĝas homlupoj pro mistera fenomeno...
La vilaĝanoj nun devas senmaskigi la homlupojn, kiuj kaŝas sin inter ili... antaŭ ol tiuj formanĝos ilin !

Celo de la ludo

  • Por la Vilaĝanoj : mortigi ĉiujn homlupojn.

  • Por la Homlupoj : manĝi ĉiujn vilaĝanojn.

Ĝeneralaj principoj

La Homlupa ludo estas tre simpla rolludo, kie la ludantoj hazarde ricevas po unu karton, kiu indikas iliajn rolojn por la ludo. Kompreneble, ĉiu devas konservi sian karton sekreta kaj malkaŝas ĝin nur post sia « morto ». Oni ludu almenaŭ 8ope (krom la ludestro) sed la ludo fariĝas pli interesa 10ope kaj pli. La maksimuma ludantaro estas 18.
La ludo estas gvidata de Ludestro. Tiu ĉi ne partoprenas kiel ludanto, sed mastrumas ĝian funkciadon : disdonado de la kartoj, pasigado de la ludfazoj, realigado de la efikoj, ktp..

... legu pli en tiu ĉi dokumento (pdf)

aux tie cxi

fonto