Du er her: Forside apertium Maŝintraduko
Handlinger tilknyttet webside

Maŝintraduko

- kiel ĝi funksciias, kion ĝi kapablas. Kun speciala trakto de la sistemo Apertium

Lundo la 29a de marto 2010 je horo 19.30, en Kopenhaga Esperanto-Klubo, Kulturhuset, Tomsgårdsvej 35, 2400 Kbh NV.

Ĉiuj estas bonvenaj

Maŝintraduko - kiel ĝi funksciias, kion ĝi kapablas. Kun speciala trakto de la sistemo Apertium


Dum la prelego mi enkondukos la kernajn funkciojn de Apertium. Apertium estas maŝintraduka sistemo kiu havas t.n. malfermitan kodon (http://eo.wikipedia.org/wiki/Malfermita_kodo) kaj tial eblas rigardi kiel ĝi funkscias interne.

Dume ni diskutos, per ekzemploj de Apertium, maŝintradukon ĝenerale. Ni vidos la ĉefajn uzojn de maŝintraduko kaj eltrovos la limojn de kion maŝintraduko povos oferti en la proksima estonteco.

Se la tempo permesas mi skizos kiel funkscias Google Translate.


Apertium estas rapide kreskanta maŝintraduka sistemo.

La lasta 6 monatoj la sveda-dana, norvega nynorsk-bokmål, Esperanto-angla kaj hispana-asturia estis aldonita al la aro de pli ol 20 publikataj lingvaj paroj.

Apertium estas unika ĉar:

- Ne nur la traduka motoro, sed ankaŭ ĉiuj lingvaj datumoj kaj suplementaj iloj havas liberan permesilon, tiel ke ĉiuj rajtas uzi kaj ŝanĝi Apertium, laux iliaj voloj

- Ĝi postulas ne tro grandan kvanton de laboro: Nova lingva paro povas, kunlabore kun volontuloj de Apertium, esti farita dum la libera tempo duona jaro

- Eblas evoluigi ĝin sen universitata grado en lingvistiko aux komputila inĝenieristiko

- Ĝi havas tre aktivan kaj ekstreme helpeman medion, kun partopreno de universitatoj, firmaoj kaj sendependaj (volontulaj kaj pagitaj) kunlaborantoj.


Jacob Nordfalk estas ekstera lekciisto ĉe la Kopenhaga Universitata Altlernejo (Ingeniørhøjskolen i København) kaj kunlaboranto de Apertium, kie li faris Esperanton-angloj. Dum printempo 2009 li estis mentoro de lingva paro sveda-dana.