Du er her: Forside Indholdselementer Mappe til arrangementer Internaciaj Esperanto-tagnoktoj
Handlinger tilknyttet webside

Internaciaj Esperanto-tagnoktoj

Beskrivelse af begivenhed
Tidspunkt 01/07 2008 18:25 Sluttidspunkt
10/07 2008 18:25
Sted Ukrainujo
Tilføj begivenhed til kalenderen vCal
iCal

 IET-1
Internaciaj Esperanto-tagnoktoj
2008-07-01/10

 

“Internaciaj E-tagnoktoj”

ĉe Nigra Maro (Krimeo) estas organizata de Jalta E-klubo “Tero” helpe de Rusia E-Unio kaj subtenate de Ukrainia E-Asocio (UkrEA).

“Tendaro – arbaro” – tiel rimis dum jardekoj niaj komencantaj poetoj. Kaj ja ne hazarde: niaj tendaroj preskaŭ ĉiam okazis en arbaroj. Okazigi someran E-aranĝon apud maro tiam oni ne riskis pro grandegaj prezoj.

Sed en la nuna tempo la situacio renversiĝis. Estas pli simple trovi moderprezan bazejon apud la varma suda maro ol en la mezrusiaj arbaroj. Kaj ja klaras, ke ĉe la maro estas pli agrable :-). Tial jam la duan sinsekvan jaron e-istoj de niaj landoj estas invitataj pasigi la somerajn feriojn inter E-geamikoj – kaj apud maro!

lignofajroĈi-jare la ĉefa somera aranĝo, subtenata de Rusia E-Unio, okazos en Krimeo (Suda Ukrainio) kunlabore kun la ukrainiaj samideanoj kaj tiel iĝos elradike internacia. Des pli ke Ukrainio estas senviza ne nur por rusianoj, sed ankaŭ por preskaŭ tuta Eŭropo! Eĉ lastmomente iu nia alilanda samideano povus aĉeti flugbileton kaj veni al IET-ejo.

Programo

Kiel kutime, la ĉefaj direktoj estos arto kaj E-instruado (lernado).

Estas invitataj multaj kantistoj el Rusio kaj Ukrainio kaj certe “steluloj” el eksterlando. Sendube partoprenos krimeano Pavel Moĵaev. Jaltanoj prizorgos gastajn koncertojn de famaj krimeaj bardoj, i.a. de konata al esperantistaro Vladimir Ŝiŝkin. Jalta teatra E-studio prezentos malgrandajn spektaklojn laŭ rakontoj de A. P. Ĉeĥov.Pavel Mojhaev

Por la partoprenantoj okazos lingvaj kursoj de diversaj niveloj: de la nula ĝis la supera. Oni planas instruistan seminarion. Kompreneble, okazos ankaŭ prelegoj kaj rondaj tabloj pri movadaj temoj. Eblos partopreni ankaŭ alispecajn kursojn, ekz. pri naĝado, manfaradoj ks. Dezirantoj resanigi sin estos invitataj al gimnastikaj ekzercoj, gvidataj de Anĵela Belenko. Okazos speciala programo por infanoj. (Pli detale pri programaj planoj vi legos en la dua informletero).

Loko

RokojPost longaj esploroj por la aranĝo estis trovita ripozejo “Raketa” sur kabo Tarĥankut en la okcidenta marbordo de Krimeo. La loko estas bone konata pro la plej diafana akvo en Krimeo (pro tio ĝin aparte ŝategas akvalangistoj) kaj relativa libereco de plaĝoj. La plaĝoj apud la bazejo cetere estas por ĉies gustoj – sabla, ŝtoneta, sovaĝa rokeca. Tiuj, kiuj ne tro ŝatas maron, povas uzi grandan basenon en la centro de la ripozejo.

La tereno de Tarĥankut estas tre seka kaj tial havas ne multe da verdaĵoj. Somere ĉi tie ofte estas tre varme. Seka aero kaj maraj brizoj, saturitaj de ozono, kalcio, magnezio, jodo k.a. elementoj, estas bonegaj naturaj kuraciloj por sanigo kaj fortigo de organismo.

Pro la apudeco al la maro ni ne bezonos timi varmegon. Krome, ĉar nia aranĝo okazos komence de la sezono (en la antaŭa monato junio la akvo en Nigra maro ankoraŭ ne estas sufiĉe varma, tial la bansezono startas komence de julio), espereble niaj tendaranoj ne suferos pro la varmego ne nur ĉe la maro.

Ekskursoj

moskeoProksime de la ripozejo troviĝas lago, kies akvo posedas kuracajn ecojn. Famaj estas ankaŭ ĝiaj kuracŝlimoj. Proksimas intermontejo “Ĝangul”, en kiu onidire akumuliĝis tioma kvanto de “pozitiva energio”, kiu estas nur en spiritaj centroj de Tibeto. Tiujn lokojn oni povos viziti grupe aŭ individue. Okazos ankaŭ ekskurso al urbo Evpatorija, kiun oni kromnomas “Nova Jerusalemo” pro abundo de diversreligiaj preĝejoj. Tie estas eĉ restadejo de derviŝoj (konstruita en la 7-a jarcento).

Loĝado

En trispecaj ĉambroj po 2,3,4 litoj en ĉiu:

  • – Loko en ĉambro bloka (kun duŝejo kaj necesejo en bloko por 3 ĉambroj) – 3,5 € /tage (ĉ.125 rub.)
  • – Loko en ĉambro aparta (kun duŝejo kaj necesejo) – 5 € /tage (ĉ.180 rub.)
  • – Bungalo (kun duŝejo kaj necesejo) – 7 € /tage (ĉ. 250 rub.)
  • – Loko en tendo – 0,8 € /tage (ĉ. 25 rub.)

(Atenton! Antaŭ komenco de la somera sezono la prezoj povos iom altiĝi)

Manĝado

3-foja – 7,5 € /tage (ĉ. 270 rub.). Oni rajtos pagi por apartaj manĝoj.

Kotizoj

depende de la aliĝdato, difinata laŭ la ricev-dato de la aliĝkotizo

Aliĝdato

ekssovetiaj esperantistoj

alilandanoj

ĝis la 31.03

6 € (ĉ. 200R)

9 €

ĝis la 31.05

10 € (ĉ. 350R)

14 €

surloke

14 € (ĉ. 500R)

20 €

Membroj de Jalta EK “Tero”, membroj de REU/REJM kaj UkrEA rajtas havi rabaton 1,5 €. Studentoj pagas 70% de la kotizoj, lernantoj pli aĝaj ol 14 jaroj – 50%, malpli aĝaj infanoj aliĝas senpage. Speciala rabato! Samadresaj gepatroj pagas UNU aliĝkotizon!

Kontribuantoj por la programo, speciale anticipe anonciĝintaj, ricevos partan aŭ plenan repagon de la aliĝkotizoj, laŭeble premiojn. Invititaj artistoj aliĝas senpage.

Kotizojn sendu

Ukrainianoj: al Jefim Zajdman (Зайдман Ефим Семенович р/сч 26205500000474 в Севастопольском филиале АКБ "Форум" МФО 384931 ОКПО 33543066) Pri ricevi klarigojn, konfirmojn, uzu retadresojn esperoĈEyalta.crimea.ua, jefim_zĈEmail.ru aŭ tel: +380-964388585 (poŝa).

Rusianoj: al la kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov (143006, Москва-Одинцово-6, а.я. 21, Чертилову Михаилу Константиновичу). Pri pliaj pagmanieroj demandu per mikaelo.cheĈEgmail.com, tel.: +7-9162019437 (poŝa) aŭ la poŝta adreso.

Alilandanoj: kontaktu Andrej Grigorjevskij, andreoĈEreu.ru Tel.: +7-9278498325 (poŝa), +7-8355659856 (hejma). Artistoj sinturnu al Jefim Zajdman.

 

Novaĵgrupo: http://groups.google.com/group/internaciaj-esperanto-tagnoktoj/