Du er her: Forside Indholdselementer Mappe til arrangementer KABANA SEMAJNFINO
Handlinger tilknyttet webside

KABANA SEMAJNFINO

Beskrivelse af begivenhed
Tidspunkt 04/04 2008 10:25 Sluttidspunkt
07/04 2008 00:25
Sted cxe Oslo, Norvegujo
E-mail, kontaktperson
Tilføj begivenhed til kalenderen vCal
iCal

> From: Heming Welde Thorbjørnsen <bryggekar@FJERNgmail.com>
> Date: Mon 18 Feb 2008 12:00:06 GMT+01:00
> Subject: NJE elkore invitas vin al KABANA SEMAJNFINO
>
> NJE elkore invitas vin al
> KABANA SEMAJNFINO
> en la arbaro de Østfold, unu kaj duona horo sudoriente de Oslo.
>
> Venu por umi kun ni en mojosa etoso, for de ĉiu alia!
>
> La kabano vin atendas vendredon la 4an de aprilo, kaj ni vojaĝos
> hejmen dimanĉon la 6an de aprilo. Estos kuna vojaĝo de Oslo per
> buseto la 3an (jes, la tagon antaŭe!) je la 18a horo, kaj per
> trajno la 4an je la 16a. Post tio vi devas mem trovi trajnon de
> Oslo ĝis Moss, kaj anonci vian alventempon en Moss al Heming (vidu
> kontaktinformojn sube) plej laste la 2an de aprilo.
>
> Partoprenkotizo estas NOK 300 aŭ EUR 30. Rabato je NOK 100 aŭ EUR
> 10 se vi kontribuas al la programo. Ni akceptas norvegan monon kaj
> EUR-biletojn, kaj la sumo pagindas al bankokonto 0540.08.27364 nome
> de Norsk Esperantoungdom, Olaf Schous vei 18, 0572 Oslo, plej laste
> la 16an de marto. Kunportu vian kvitancon. Surloka kontanta pago
> eblas se vi tion anoncas en via aliĝo.
>
> ALIĜILO
> Por aliĝi, bonvolu sendi retpoŝton al kabana.semajnfino@silisium
>
> .net plej laste la 16an de marto kun la jenaj informoj pri vi:
>
> - vian plenan nomon
> - vian sekson
> - vian naskiĝjaron
> - viajn retpoŝtadreson kaj telefonnumeron (poŝtelefono se vi havas)
> - ĉu vi kontraŭus dividi dorĉambron kun homo(j) de alia sekso
> - ĉu vi manĝas kion ajn / vegetare / vegane / tute ne / nur
> ĵaŭde / ktp.
> - ĉu vi preferus vojaĝi per la buseto de Oslo
> - ĉu vi povus kontribui al la programo kaj per kio
> - ĉu vi rezignus pri lito se vi devus dividi duoblan liton kun iu
> - ĉu vi preferus duoblan liton dividitan kun certa homo (donu ties
> nomo)
> - ĉu vi preferus dormi en la sama ĉambro kun certa homo (donu ties
> nomon)
> - se vi aĝas malpli ol 18 jarojn: skriban permesilon de viaj
> gepatroj/respondeculoj (en esperanto aŭ la norvega)
> - iun ajn alian informon, kiun vi taksas grava (ekzemple alergio
> kontraŭ certa manĝaĵo)
>
> Se en via aliĝilo mankas iun de la ĉisupraj informoj, ni divenos
> vin ĉionmanĝanton, rezignantan pri ajna lito, kaj sufiĉe
> perdiĝeman. SE VI NE MENCIAS VIAN NASKIĜJARON EN LA ALIĜILO, ĜI
> NE ESTOS TRAKTATA. Via aliĝo validos nur post skriba konfirmo de NJE.
>
> Membroj de NJE kiuj loĝas ekster Oslo/Asker/Bærum rajtas je repago
> de 75 % de siaj vojaĝkostoj laŭ plej malmultekosta vojaĝmaniero,
> sed maksimume NOK 1000. Nepre kunportu kvitancojn aŭ kopiojn de
> biletoj. Monat- aŭ semajnkartoj por loka transporto ne estos
> repagitaj.
>
> Se vi ricevos lokon en la buseto de Oslo la 3an, vi ricevos apartan
> retmesaĝon kun informoj pri kie kaj kiam trovi la buson.
>
> PROGRAMO
> •Ĵaŭdon la 3an de aprilo
> oAlveno de gastigantoj kaj fruvenantoj
> oHejtado kaj klarigo de la kabano
>
> •Vendredon la 4an de aprilo
> oAlveno de ĉiuj aliaj
> oInterkona vespero
> oVia programero
>
> •Sabaton la 5an de aprilo
> oAmuziĝa tago
> oVia programero
>
> •Dimanĉon la 6an de aprilo
> oVia programero
> oPakado, ordigo kaj lavado
> oForveturo je la 18:30 al trajnstacio en Moss
> oForveturo je la 20:00 al Oslo
>
> GRAVAJ INFORMOJ PRI LA EJO
> Estas entute 8 litlokoj, el kiuj du estas okupataj de la
> gastigantoj. Do la SES UNUAJ ALIĜINTOJ ricevos liton. Ĉiu alia
> dormos surplanke (kunprenu matraceton). Estas entute loko por 13
> partoprenantoj (krom la gastigantoj), do via aliĝo validos nur post
> skriba konfirmo de NJE. En la konfirmo estos menciata ĉu vi ricevos
> liton kaj en kiu ĉambro vi dormos.
>
> En la kabano loĝas unu hundo, do se vi alergias aŭ timas hundojn,
> vi partoprenas je propraj risko kaj respondeco. Kompreneble la
> hundo ne estas timinda ;-) Tamen, estas unu dormĉambro kie la hundo
> ne rajtas esti, do diru al ni, se vi alergias, kaj vi ricevos
> dormlokon en tiu ĉambro.
>
> La kabano estas meze de granda arbaro, kaj la plej proksima
> kuracisto/vendejo/elektrok
>
> onekto/akva nesecejo estas unu horon for.
>
> La kabano estas tradicia norvegstila, nome malgranda, kun elektro
> de sunkaptiloj nur por lumigxo, hejtado per ligno, kuirado per gaso
> aŭ ligno kaj ege primitiva necesejo (verdire sitelo) – kiun de
> tempo al tempo iu devas malplenigi.
>
> Pro la distanco de la ejo al kie ajn, partatempa partoprenado eblas
> nur se vi venas per propra aŭto.
>
> Ĉiujn rubaĵojn necesas reporti hejmen. Nepre NE ĵetu rubojn
> ekstere.
>
> Fumi vi rajtas fari ekstere, sed nepre kolektu ĉiun cindron kaj
> cigaredrestaĵojn en cindrujo. Nepre ne malplenigu cindrujon
> ekstere, en la necesejon aŭ en la fornon, sed ĉiam nur en la
> cindrositelon.
>
> La ĉirkaŭaĵo estas belega, kun multaj eblecoj por longaj kaj
> mallongaj promenoj en la pura naturo aŭ sur la vojetoj. Ĉe la
> vojetoj estas aliaj kabanoj, bonvolu respekti la privatecon de ili
> kaj iliaj enloĝantoj.
>
> Pro tio ke ne estas akvo en la kabano, vi lavos vian korpon per unu
> el du metodoj
> 1. sola, per lavtuketo (kiun vi mem kunportas) kaj varma akvo en
> lavujon, aux
> 2. kun amiko ekstere, kie oni verŝas aŭ ĵetas akvon unu sur la
> alia ĝis ambaŭ estas puraj.
>
> NEPRE KUNPORTU
> • dormsakon
> • ludojn/ludilojn
> • muzikilojn
> • rideton
> • unu objekton, kiu diras ion pri vi aŭ estas grava por vi (por
> interkona vespero)
> • bantukon
> • bonajn ŝuojn por promenado en arbaro (ĉiu devas marŝi duonan
> kilometron de la parkejo ĝis la kabano)
> • pantoflojn, dikajn lanŝtrumpojn aŭ purajn ŝuojn por uzi en la
> kabano (planko malvarmas)
> • helpemon (ĉiu ricevas po kelkaj tasketoj tage por kontribui al
> la komuna bonfarto)
>
> Por aliaj informoj kontaktu nin per retpoŝto al
> kabana.semajnfino@silisium
>
> .net
> Reply to Your Post
> Delete Post

---
OS4MY

david-emil wickstroem