Du er her: Forside Indholdselementer Novaĵoj ĉe DEJO.dk DEJO.dk pli kaj pli viglas - Gratulojn!!!
Handlinger tilknyttet webside

DEJO.dk pli kaj pli viglas - Gratulojn!!!

Kiel vi vidas de http://dejo.dk/sitemap la nova hejmpaĝo de DEJO - kiuj multaj povas redakti - jam post nur TRI monatoj de ekzisto, estas ege abunda kaj vigla, kun ĉirkaŭ 140 paĝoj!

DEJO.dk pli kaj pli viglas - Gratulojn!!!

Jacob gratulas de Afriko

Tio signifas ke venis averaĝe 1 aŭ 2 novaj artikoloj ĉiuTAGE!!

Kaj mi ege ĝojas pro la nova evoluo: Ke Rut kaj Jonas ekde hieraŭ partoprenas la ĝisdatigadon, kiel vi povus vidi ĉe http://dejo.dk/recently_modified :

Ŝanĝitaj eroj

Ĉiuj lastatempe ŝanĝitaj eroj, la plej novaj unue.
Invito de Rut Jesus , laste aktualigita: 2007-03-22 09:46
Teksto por inviti homojn al la Roskilde Festivalo!
Nordisk ordbogssamling de Jonas Dalmose , laste aktualigita: 2007-03-22 07:41
Her finder du flere netordbøger inklusiv en del fra eller til Esperanto.
Ordbøger de Jonas Dalmose , laste aktualigita: 2007-03-22 07:39
Her finder du mange ordbøger: Esperanto, Dansk, Svensk, Norsk, Engelsk...
Aranĝujo de Denizo , laste aktualigita: 2007-03-22 07:36
Renkonti nin ĉe aŭ renkontiĝoj aŭ kongresoj. Ideoj por kunvenoj: Teatro Traduki filmon Teknika laboro
Sådan: oprettes en begivenhed de Denizo , laste aktualigita: 2007-03-22 00:44

Sådan: oprettes en nyhed de Denizo , laste aktualigita: 2007-03-22 00:42
Denizo beskriver her hvordan der oprettes en nyhed. Det tages for givet at du befinder dig i den dansksprogede version af siden.
Senpagaj elektronikaj libroj (saxo.com) de Denizo , laste aktualigita: 2007-03-22 00:18

7 ŝanĝoj dum unu tago... belege!
Kaj se vi (kiel mi) daŭre sekvas http://dejo.dk/recently_modified vi vidos ke avaraĝe estas 3-4 ŝanĝoj ĉiutage.

Mi deziras gratuli Denizon por lia grandega entuziasmo kaj dankegas lin por lia bonega laboro, el kiuj multaj krom la DEJO'anoj profitas:
Protokolojn de DEJO kaj KEK, Esperanto en Danio, novaĵleterojn de Kim ankaŭ nun troviĝas en la reto.

Alia bona novaĵo estas ke E@I kaj TEJO subtenas nin, tiel ke ĉiuj ŝanĝoj ĉe DEJO.dk estas ankaŭ arkivita tie.
Kaj se iam estos problemoj pri la servilon de DEJO.dk ni havas la eblecon tuj starigi DEJO.dk ĉe la E@I'a servilo.

Se vi interesiĝas partopreni en la agado vi estas ege bonvena:
Aŭ: Registriĝu ĉe dejo.dk kaj vi tuj povos enmeti materialon en via propra subpaĝo de DEJO.dk .
Aŭ: Skribu al Denizo aŭ al mi se vi deziras enmeti/ŝanĝi aferojn kie ajn ĉe DEJO.dk
Aŭ: Skribu al Denizo kaj al mi se vi deziras vian propran portalon senpage...
        Ekzemple eble la DEFA dezirus fervojistoj.dk ?
----

22/3-07

Denizo mal-x-igis la novaĵon pere de OpenOffice kaj la konvertilo de Bertilo.