Du er her: Forside Indholdselementer Novaĵoj ĉe DEJO.dk Raporto de la jaro
Handlinger tilknyttet webside

Raporto de la jaro

Raportas la prezidanto Rasmus Høyrup Jensen.

Grupfoto dum la 3-an de apriloMulte okazis en DEJO dum la pasinta jaro. Ni estis bone reprezentitaj
en internaciaj kongresoj, kaj 3 membroj partoprenis en la 62-a IJK en Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.

Pluraj membroj uzis Pasportan Servon kaj estis humilaj gastoj en landoj kiel Bosnio-Hercegovino kaj Hungario. Somerfine niaj membroj Regin kaj Dennis interkonsentis helpi DEA kun programo por pretigi dananEsperantan vortaron. Estas ĝojige konstati ke tiu laboro kiu enhavas 40.000 vortojn estas jam trione preta.

Aŭtune

Aŭtune ni kunvenis por pritrakti la proponon partopreni en Roskilde Festivalo de 2007 kiel helpantoj. Ĝojige pluraj membroj estis pozitivaj, kaj ni nun prilaboras por fari malgrandan tendaron kaj inviti alilandajn esperantistojn partopreni senpage la aranĝon. En oktobro nia membro Jonas Dalmose partoprenis internacian seminarion en Ĉeĥio pri ”Esperanto ĉe Interreto”. DEA eminente helpis financi lian partoprenon. En decembro ni kontaktis Jacob Norfalk por havigi helpon de li por instali novan hejmpaĝon ĉar la evoluo de la malnova hejmpaĝo stagnis. Li interkonsentis, kaj oni povas vidi la rezulton tie ĉi ĉe www.dejo.dk.

Bildo de kunveno de "Sala pasto..."Vojaĝoj

Inter Kristnasko kaj Novjaro Jonas Dalmose aranĝis karavanon al Internacia Seminario en Germanio, kaj 5 membroj partoprenis ĝin kaj ĝuis unu semajnon en bona etoso kaj multaj bonegaj travivaĵoj.
En la nova jaro nia membro Nina T.H. proponis ke ni kunvenu ĉiumonate kun diversaj temoj. Ŝi komencis invitante la unuan fojon, kiam ni ankaŭ gastigis 7 Esperantoparolantajn studentojn de la universitato de Lund. Rut J. invitis plurfoje al ujutnaj kunvenoj kun gastoj de Jutlando. La tutan jaron niaj membroj havis la okazon partopreni en kompetenta lingva instruado en KEK kaj ni esperas ke tio pludaŭros la venontajn jarojn.


Donacoj

En aprilo 2007 Kim H. donacis al DEJO unu standardon 5x1.5 metrojn granda kun la teksto: ”Esperanto – por multilingveco kaj multdiverseco”, kaj ni dankas al la donanto por la tre videbla kaj espereble efika reklamilo, pri kiu ni promesas ke ĝi ne restos senutiligita.
La estraro de DEJO dankas ĉiujn membrojn kaj helpantojn kiuj helpis nin diversmaniere dum la jaro. Ni finas per unu frazo de Julio Baghy kiu priskribas kion printempo alportas: ”La sunradioj ŝtelas sin en la korojn, varmigas ilin per printempaj rememoroj dum la prujnovesta aŭtuno”.

Unue aperis en EeD 2007-2 sur paĝo 8.

certe tradukindas

Skrevet af Denizo den 26/06 2007 20:21
kiu faros?