Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo gsoc
Agoj pri dokumento

Google Summer of Code 2010

gcos2010

Ĉu vi volas skribi malferman kodon?

Ĉu vi volas gajni monon?

Ĉu vi volas fari ambaŭ?


Historie, Google Summer of Code™ kunigis preskaŭ 3,400 studentojn kun pli ol 200 projektoj kun malfermita kodo por krei milionojn da linioj da kodo. Ni serĉas mentorojn kaj studentojn por fari 2010 la plej bonan Summer of Code ĝis nun! Ni donos al sukcesaj studentaj kontribuantoj stipendion de 5,000 USD, tiel ke ili dum tri monatoj povu koncentriĝi je kodado de siaj projektoj.


La Google Summer of Code-programo kreiĝis por instigi studentojn partopreni en evoluado de malferma fontkodo (Open Source). Komenciĝinta en 2005, la programo havas plurajn celojn:


• Inspiri junajn programistojn ekpartopreni en evoluigo de malferma kodo

• Doni al studentoj de komputilscienco kaj rilataj kampoj la ŝancon fari laboron kiu rilatas al

iliaj studoj dum la somero

• Doni al studentoj pli da kontakto kun la softvaro-evoluigaj situacioj en la vera mondo

(ekz. distribuita evoluado, demandoj pri permesiloj, poŝtlista bontono ktp.)

• Igi pli da malferma kodo kreita kaj publikigata, por la utilo de ĉiu

• Helpi al projektoj kun malferma kodo trovi kaj envenigi novajn programistojn kaj

kontribuantojn

Google akceptos kandidatojn de malfermfontaj projektoj inter la 8a kaj la 12a de marto 2010. Studentaj kandidatoj estos akceptataj inter la 29a de marto kaj la 9a de aprilo 2010.


Plenaj detaloj pri postuloj por partopreni, inkluzive kiel kandidatiĝi kaj pli pri la plej grava T-ĉemizo, ĉe http://socghop.appspot.com