Du er her: Forside Kultur Kuko
Handlinger tilknyttet webside

Kuko

Kukon de soc.culture.esperanto.

Kuko dec06

Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon kiu emas baki, proponu al ŝi la jenan:

Ingrediencoj:

  • Kvin supkuleroj da faruno
  • Kvin supkuleroj da sukero
  • Cent dudek kvin gramoj da butero
  • Du ovoj
  • Pinĉpreno da salo
  • Duonpaketo da kemigisto ( 5 gramoj de bakpulvero)
  • Pecetoj da pomoj (aŭ piroj)
  • Bakmuldilo ne tre profunda.

Bakado:

Dum tridek kvin minutoj je la varmo cent okdek gradoj. (30m/180C)

Metodo:

Dum la bakujo varmiĝas al la temperaturo cent okdek gradoj, vi metu la buteron en la bakmuldilon kaj la bakmuldilon en la bakujon, por duonlikvigi la buteron. Poste vi metu la farunon miksitan kun la kemigisto en profundan pladon kie vi pretigas puton en la centro.

En la puto vi aldonu la ovojn unu post la alia kaj firme ilin kirlu en la farunon, per kulero el ligno. Fakte estas ke la komenca pastiĝo estas tro mallikva, do vi aldonu du supkulerojn da akvo, tiel pli facila estos la kirlado. Nun vi aldonu la sukeron kaj la salon.

Hm! Espereble ke vi ne forgesis la buteron en la bakujo! Ĝi ne devas esti rufe varmigita ...nur bele flave duonlikvigita. Al via pasto vi aldonu la buteron kaj kirlu la tuton ĝis akiri homogenan molan paston, duonlikvan/duonsolidan.

Nur restas aldoni la pecetojn de pomoj, verŝi la paston kun la pomoj en la bakmuldilon kaj ĝin ŝovi en la bakujon. Post tridek kvin minutoj da bakado jen la rezulto: vidu la kukon La kuko aspektas bele sed kredu min la gustumo tiom bonas kiom la okuloj frandas ;-)

Mireja la 9an de decembro 2006

fonto