Du er her: Forside Kultur Literaturo Rakonto: En la nebulo
Handlinger tilknyttet webside

Rakonto: En la nebulo

De la auxtoro Ret Marut sub la pseuxdonomo B. Traven . Dankon al Rob Blow kaj Cezar pro la esperantigo.

En la nebulo

De Ret Marut

De tempo al tempo, se li pensis pri nenio, suboficiro Karl Veek rememoris pri sonĝo, kiun li iam sonĝis. Li povis nur malfacile rememori detalojn de sia rava sonĝo: en ĝi li estas inĝeniero, kiu vivas grandioze komfortan vivon en sia propra lukse ekipita vilao; li estas la edzo de alloga kaj klera virino, li havas ĉarman filineton; kaj li ĝuas la ekziston de laborema, pacema, kaj ĝisfunde kontenta viro. Estis sonĝo. Kio eble faris ĝin tiel rava, estis, ke ĝi tiel neatingeble fora estis. Ĉar Karl Veek en la realeco estis soldato jam tiom longe, kiom li povis memori, almenaŭ ekde lia tria jaro. Li ne povis rememori, ĉu li iam faris ion alian krom atendi la malamikon, ĉi tie en la tranĉejo kun lia fusilo ĉemane.

De tempo al tempo, obeante al ordonoj, kiuj ne kritikeblis, li surfiksis sian bajoneton kaj sturmis la pozicion de la malamiko, forpelante firme el sia cerbo ĉiun penson krom la jenan: ĉiu viro, kiun mi renkontas, kaj kiu havas alian uniformon kiel mi, certe mortigos min, se mi lin ne unue mortigos; kaj ĉiu bruo, kiun mi aŭskultas, ĉu tondro aŭ la knalado de pafiloj, la grincanta sono de gravelo, la susurado de folioj, aŭ retenita spiro- signifas mian plej probablan morton!

Kun la fusilo sur la tranĉea balustrado antaŭ si, li palpis al sia poŝo, li eltiris foton kaj leteron, kaj pensis, ke estas efektive strange, ke la foto iomete similas la virinon, de kiu li iam sonĝis, ke ŝi estus lia edzino. Kaj la ŝajne tiel nepersone skribitaj vortoj en la letero, kiuj por si mem estis tute sen vivo, vekis en lia animo eĥon, kiu rememoris lin pri la ruĝaj lipoj de la bela virino el la sonĝo. Sed la sonĝo estis tiel fora, kvazaŭ sonus magiaj arĝentaj sonoriloj mallaŭte el la grundo, kie li staras.

"Suboficiro Veek!"
"Ĉi tie!"

Sonĝoj preteriras, nenion diras, sensencaĵo, pensis Veek. "Tuj iru al la majoro por raporto, suboficiro Veek. Soldato Ehmig transprenos vian postenon."

"Laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto!"

La soldato anstataŭis lin. Li pendis la fusilon sur la ŝultron, kure marŝis al la entera ŝirmejo de la majoro por raporti al li. "Suboficiro Veek, jen mi havas malfacilan taskon, kiu postulas inteligentecon, multe da ĝi. Alian viron mi ne havas, pri unu el miaj oficiroj mi ne povas rezigni. Do, vi komprenas, kiel grava estas la afero. De la alia flanko ili ne pafas jam du tagojn. Oni observis eĉ ne iun movadon. Tri eblecoj estas konsiderindaj: aŭ la pozicio estas evakuita, aŭ estas kaptilo, aŭ ili ion farontas. Ni devas scii, pri kio temas. Elserĉu du virojn por via subteno. Ne kunprenu fusilojn. Nur tranĉilojn kaj revolverojn. Mi ne volas, ke iu el la alia flanko eksciu, ke ni elsendis patrolon. Manĝu ion, kaj tiam ekiru. Revenu antaŭ noktiĝo. Ĉu vi komprenis?"

"Jes, sinjoro majoro!"

Estis frua posttagmezo kun klara aero. Sed kiam Veek jam du horojn forestis, lante malleviĝis densa, peza nebulo sur la terenon. Tiam la nebulo tiom dikiĝis, ke li aspektis kiel blanka kalkmuro. Nun, Veek jam ne plu povis vidi, kio foras pli ol du paŝojn de li. Dirinte al la du viroj, ke ili haltu, kie ili estas, li antaŭeniris sola kaj markis la returnvojon al ili per la kalkanumoj de siaj botoj .

Li rektiĝis kaj nun palpante komencis iri per kurtaj hezitemaj paŝoj la vojon tra la densa blanka muro, kiu servoprete malfermiĝis antaŭ li por permesi lian trairon, nur por poste same rapide refermiĝi malantaŭ li, tiel cemente firme kaj mure kiel antaŭe. Timante, ke li povus perdi la orientadon, li elprenis sian kompason kaj komparis ĝin kun la maposkizo. Relevinte la kapon, li vidis, eĉ ne du paŝojn for de si, francan oficiron, kiu kaptis lian rigardon kaj tuj ekstaris. Timon ambaŭ ne sentis, nek estis timo en iliaj okuloj, nur profunda mirego.Unu rigardis la alian, kvazaŭ li vivis ĝis tiu momento sola sur la terglobo kaj vidus nun subite antaŭ si la unuan homon. Samtempe, vidante la uniformon de la alia, ambaŭ pensis, ke ili nun devus fari ion tute difinitan, ion tute kutiman, ion ĉiutagan, ion, kiu regis ilin kvazaŭ per neevitebla devigo, kiun ili ne povis kaj ne rajtis eskapi.

Sed neniu el ili sciis, kio estas, kio postulas tiun devigon de ili. Ŝajnis al ili kvazaŭ krias interna voĉo en ili: Agu! Vi scias, kion vi devas fari!

Sed tiel proksime, tiel trankvile kaj tiel neatendite kaj tiel sola sur senhoma insulo ambaŭ ja dum jaroj ankoraŭ neniam renkontis alivestiton. Ĉiu el ili sentis la spiradon de la alia, ĉiu el ili vidis eĉ la plej delikatan linion sur la vizaĝo de la alia.Ege mirigite ili staris tie, kaj subite ili ne plu povis kompreni la mondon.Samtempe, ambaŭ malrapide levis manon al la ĉapo, rigardis sin reciproke kaj faris etan, sed ne mise interpreteblan riverencon al la alia.Iliaj mienoj estis severaj kiel la morto. Sed en la nemezureblaj profundoj de iliaj okuloj, legeblis mallonga demando, kiun homoj miskomprenas neniam. Lante ili mallevis siajn manojn, kaj poste turniĝis por foriri.

Jen de la eterneco alsaltis la plej eta parto de sekundo, senuniformigis ilin; kaj senpripense obeante al pli granda volo, ili simultane etendis la brakon por kapti la manon de la alia, kaj premis sin reciproke la manojn kiel faras amikoj, kiuj devas diri adiaŭ reciproke por ĉiam. Same rapide ili delasis de la mano de la alia kaj iris sur la propra vojo reen. Ja kion ĉiu el ili devintus fari, post kiam li komprenis, ke antaŭ li staras homo?

Ili ja ambaŭ estis frapitaj per blindeco, kaj vidis ne malamikon.

Ligoj

Vikipedia artikolo pri la verkisto

Elstara libro La mortula sxipo en esperanto

Mendeblaj libroj de li cxe bibliotek.dk

el la angla tradukis Rob Blow
lingve prilaboris Cezar

fonto