Du er her: Forside Kultur Literaturo La centvizaĝa rido: Robert Storm Petersen
Handlinger tilknyttet webside

La centvizaĝa rido: Robert Storm Petersen

Ferenc SZILÁGYI rakontas esperante pri la fama kaj elstara dana verkisto kaj desegnisto.

La centvizaĝa rido: Robert Storm Petersen

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 11-13


Storm Petersen (1882-1949) estas efektive aparta ĉapitro de la dana arthistorio. Lia genio ridiga kaj pripensiga estas universala, sed samtempe tipe dana, kun iom da tuŝo de la atmosfero de norda eturbo, kiel H. C. Andersen, la genia fabelisto estis tipe dana kaj universala. La surpriza, trafcerta humoro de S. Petersen, lia brila desegna talento ne unuiĝas en ridigo nur por ridigo. Sed difini la esencon de tiu ĉi karikatura arto en unu frazo estas neebla. Lia mondo, en kiu ĉio estas ebla sen naturleĝoj, sen konvenciaj baroj, estas komplika priskribi, sed tre facila por "travivi". Registri la artiston oni provis jam inter la romantikistoj, realistoj, ekspresionistoj aŭ eĉ inter la surealistoj. Li estas ĉio, kaj lia mondo estas iaspeca universo en si mem kun forta respondeca sento por la socio, kaj eĉ por la reala universo, pri kies valoro li klare dubas. Tie aperas fantazie vestitaj vagabondoj, el kies ĉapelo kreskas floroj, havas klasikajn nomojn, Aristoteles, Sokrates, Aristofanes k. c., ne nur por efiki komike, sed por sentigi la bagateligon de ĉio, kion ni nomas kulturhistorio, kaj kiu funde apenaŭ ŝanĝis la homon. Tiu ĉi mondo de la komiko apartenas al la kosmo. Ĝi povas el la rido oblikviĝi subite en iaspecan melankolion: El la malriĉo venas ĉifonoj, el la ĉifonoj iĝos papero, el la papero mono, el la mono kredito, el la kredito malriĉo -- el la malriĉo ĉifonoj -- -- -- jen tiel cerbumas la ĉifonvendisto de Storm Petersen pri la ordo en la absurdo. Ĉu li do estas socia kritikisto? Jes, li estas, jen lin okupas pli aŭ malpli altaj pensoj, filozofio, ironio, pikemo, amaro momenta, aŭ forta rido por la rido sekvas zigzage en la inventema cerbo de la artisto.

Eĉ sen ĉiuj karikaturoj oni povas senti la amplekson kaj la zigzagojn de tiu ĉi humoristo, kies fantazio donis abundajn sensaciojn unuavice al sia dana generacio, sed finfine al ĉiaspecaj kaj ĉiutempaj generacioj post lia tempo. Jen do kelkaj ekzemploj (sen la apartenantaj desegnoj):


-- Fantastike -- post dek jaroj oni povos pafi al la luno!

- Ĉu ..., sed ĝi faris nenion! (1945)


Estas komike, ke post 100 jaroj tiuj ĉi nunaj malbonaj tagoj iĝos la bona, malnova tempo. (1947)


-- Ĉu vi, sinjoroj, bonvolus ĉesigi la kverelon, ke mi povu ricevi pacon por legi pri la paco? (1947)


-- La rekta vojo estas la plej proksima, sed oni atingas ĝin regule post longa ĉirkaŭvojo.


-- Kial vi havas sunokulvitrojn tutjare, bona amiko, Sörensen?

-- Jes, tio estas ege praktika, ĉar eĉ kiam estas nuba vetero, oni kredas, ke la suno brilas. (1943)


Jackson, la negro venkis en la boksado sian blankan fraton Jeffries. Pro tio tute nature oni mortbatis en Ameriko kelkajn dekduojn da negroj kaj brulmortigis kelkajn negridojn en la domoj. Kaj tamen ekzistas homoj, kiuj dubas pri la kulturiga influo de la sporto. (1910)


Oni povus daŭrigi senfine tiun ĉi enciklopedion de la centaspekta rido, sed ni haltu kaj finu ĉe unu, dialogo, kiam la ridonto subite -- meze de la rida mieno -- forgesas, ke temas pri rido:

-- Ĉu vi estis en la tombejo? -- Jes. -- Ĉu iu mortis? -- Jes, ĉiuj.

*

Kiom la arta fantazio kaj talento desegna de Storm Petersen povis aldoni al diverstemaj tekstoj, pri tio atestu la almetitaj kelkaj karikaturoj el la multaj miloj; tiu ĉi artisto ja abundis je ideoj kaj vivis tute en sia groteskiga mondo, sed kun konstanta rilato al la realo, kies senordo amuzis, incitis aŭ indignigis liajn koron kaj cerbon kaj ilian instrumenton, la plumon kaj krajonon de majstro.

Afable enkomputiligis Don Harlow

fonto